Ormonero

Orsuvereno de 1842.

Ormonero estas monero farita preskaŭ entute aŭ entute el oro. Oro estis uzata por fabrikado de moneroj de la komenco de la invento de moneroj, komence pro la valoro de la metalo. En moderna epoko la plej multaj ormoneroj estas aŭ vendotaj al kolektantoj aŭ kiel investaĵo.

Oro estis uzata kiel mono pro multaj kialoj. Ĝi estas facile interŝanĝebla kun malalta diferenco inter aĉeto- kaj vendoprezoj. Oro estas ankaŭ facile transportebla, ĉar ĝi havas altan rilaton inter valoro kaj pezo kompare al aliaj komercaĵoj kiel ekzemple arĝento. Oro povas esti dividita en pli malgrandajn unuojn sen detruo de valoro; ĝi povas esti fandita al ingotoj kaj represitaj al moneroj. La denso de oro estas pli alta ol tiuj de la plej multaj aliaj metaloj, kaj tiel ĝi estas ne facile falsebla. Oro estas tre malreagema. La malabundo de oro ekvilibrigas ĝian valoron.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search